Kondiĉa reflekso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Klasika kondiĉado)

Kondiĉa reflekso estas reflekso, kiu elformiĝis dum la individua evoluo kaj okazas, se la nervan centron atingas samtempe - kun stimulo de la nekondiĉa reflekso - stimulo, kiu estas neŭtrala je la nekondiĉa reflekso.

Ekzemple, dum nutrado, la receptoroj en la buŝkavo kaj sur la lango pluigas la kemian stimulon kaj ekas la sekrecio de la salivo. Inter laboratoriaj kondiĉoj, oni povas dresi, ke alia ekz. fizika stimulo (lumo, voĉo) kaŭzas saman kondiĉan reflekson (Eksperimentoj de Ivan Pavlov).

La kondiĉa stimulo estas nomata ankaŭ firmiga stimulo. La kondiĉa reflekso estas provizora; se la firmiga stimulo forestas, la kondiĉa reflekso ĉesas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]