Koĉoideoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kokkoideoj)
koĉoideoj
Orthezia urticaean urtikoj

La koĉoideojCoccoidea estas superfamilio de la insektoj kiuj apartenas al la plant-laŭsoj aŭ (sternorinĥoj). De la konataj 3000 specioj ĉ. 90 vivas en Mezeŭropo. La korpa longeco de la bestetoj varias inter 0,8 kaj 6 mm; la plej granda specio Aspidoproxus maximus povas atingi longecon ĝis 38 mm. Ĉiuj koĉoideoj nutras sin de la plantsuko. Tipa ekzemplo estas Cryptococcus fagisuga.

La masklaj koĉoideoj preskaŭ ĉiam havas flugilojn. La malantaŭaj flugiloj havas halterojn kaj ili havas neniujn buŝajn ilojn. Ili do ankaŭ ne povas preni nutraĵon.

La inaj bestetoj vivas ofte en grandaj kolonioj sur diversaj plantopartoj. Ilia korpo estas ŝildforma kaj ofte ene de kapsulo, ĉe multaj specioj la ino estas komplete nemovkapabla. La besteto enpikas sian longan rostron ĝis la floemo kaj elsuĉas la sukerriĉan sukon de la floemo. Ofte la koĉoideoj estas kovritaj de vaksa sekreciaĵoj. Okazas partenogenezo, la unua larvo estas movebla, sed rapide fiksiĝas. La ino metas sub la ŝildon grandegan kvanton da ovoj. La junaj larvoj eloviĝas ekde junio kaj iras al la plantvejnoj kaj junaj ŝosoj. Pro la suĉado de la dolĉa floemsuko la bestetoj eligas mielroson.

El la koĉoideoj oni povas gajni la koloraĵon karmino.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Jen la koĉoideoj de Mezeŭropo:

Kaj de aliaj kontinentoj:

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bernhard Klausnitzer: Coccina, Schildläuse. En Wilfried Westheide, Reinhard Rieger (eld.): Spezielle Zoologie Teil 1: Einzeller und Wirbellose Tiere. Gustav Fischer Verlag, Stuttgart/Jena 1997, ISBN 978-3-437-20515-6, S. 654–655.