Komuna entrepreno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komuna Entrepreno)

Komuna entrepreno (ofte mallongigita KE) estas ento formita inter du aŭ pli da partioj por entrepreni ekonomian agadon kune. Ĝia origino estas la angla joint venture (mallonge JV).

En komuna entrepreno, la partioj konsentas estigi novan enton per ambaŭ kontribuoj egalece, kaj ili poste partoprenas en la enspezoj, elspezoj, kaj regado de la entrepreno. La entrepreno povas esti por unu specifa projekto sole, aŭ por daŭra komerca interrilato, kiel la Sony Ericsson komuna entrepreno.

Komuna entrepreno kontrastas kun strategia alianco, kio postulas neniun egalecan intereson de la partoprenantoj, kaj estas multe malpli rigida aranĝo. Komuna entrepreno ĝenerale temas pri la celo de la ento kaj ne speco de ento. Sekve, komuna entrepreno povas esti kompanio, limigita respondeco firmao, partneraĵo aŭ alia laŭleĝa strukturo, depende de nombro de konsideroj kiel imposto kaj delikta respondeco.