Konfidenceco
Konfidenceco en estas la sekureca kriterio, kiu priskribas la necesan/deziratan protektadon de informo kontraŭ malpermesita atingo. Tia informo do estas nepublika, certagrade sekreta.
Ekzistas du teknikoj por atingi konfidencecon:
- Uzo de fizike sekuraj informtenejo kaj komunika kanalo.
- Ĉifrado malebligas legadon sen scio de la necesa ŝlosilo.
- Steganografio kaŝas la ekziston mem de informo aŭ mesaĝo.
La uzo de sekuraj tenejo kaj kanalo gravas en interhoma komunikado; ekzemploj estas dokumento en ŝlosita ŝranko aŭ flustrado en alies orelon. En komputila sekureco tiu tekniko gravas preskaŭ nur en fermitaj komputilcentro; en komunikado trans longajn distancojn aŭ tempojn oni aplikas la du aliajn teknikojn.