Korintio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de Korintio en Grekio

Korintio (greke Κορινθία - Korinthía) estas historia pejzaĝo de Grekio. Ĝi kovras areon de 2290 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 155.000 enloĝantojn. Korintio krome estas unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĉefa loĝloko estas la urbo Korinto. La teritorio situas sur la duoninsulo Peloponezo, kaj apartenas al la samnoma administra regiono ("periferio") Peloponezo.

La provinco konsistas el la ĉirkaŭaĵo de la urbo Korinto, okcidente sur la duoninsulo Peloponezo, sed ankaŭ oriente de la Istmo de Korinto sur la kontinenta parto de Grekio, do situas inter la Golfo de Korinto kaj la Sarona Golfo.

Krom la provinca ĉefurbo, kies antikvaj konstruaĵoj altiras multajn vizitantojn, aparte la ruinoj de la historia sanktejo Nemea (Νεμέα), la antikvaj ruinoj de Istmia (Ισθμια) kaj Sikion (Σικυών) konsideriĝas vidindaj. Ĉe la marbordo de la Golfo de Korinto troviĝas la feria urbo Ksilokastro (Ξυλόκαστρο), ĉe la istmo vidalvide al Korinto la inter grekoj turisme ŝatata baneja urbo Lutraki (Λουτράκι), en kiu ankaŭ produktiĝas unu el la plej konataj mineralaj akvoj de Grekio.

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la provinco greke plia informejo pri Korintio

Ŝablono:Ĝermo-Grekio