Korjakio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago
Situo

Korjakio (ruse: Корякский автономный округ) nomitis laŭ la gento korjakoj. Ĝi estas kreita en 1930 kiel nacia regiono por korjakoj kaj enhavis teritoriojn kie ili pli-malpli kompakte loĝis. Al la regiono apartenis 4 distriktoj: Tigila, Penĵa, Oljutora kaj Karaga. Administra centro de la regiono estas vilaĝo Palana.

Inter la 40 000 loĝantoj nur ĉ. 9 000 estas korjakoj, el kiuj nur 50 elcentoj plu parolas sian lingvon. La kadukiĝo de la korjaka lingvo, tradicioj kaj socio estas rapida, ĉar ĉio tradicia estas rigardita kiel kontraŭprogresa kaj ridinda. Krome, pro la atombombo-testoj tie ostoj de la boaco-bredistoj entenas 20oble pli da plumbo kaj 100oble pli da cezio ol tiuj de la nebredistoj, malsanoj estas plurfoje pli oftaj, infanmortokvoto estas po 75 el 1000, kaj la averaĝa vivodaŭro estas malpli ol 50 jaroj.

En 1-a de julio 2007 Korjakio estas oficiale unuigita kun Kamĉatka provinco kaj tiel aperis Kamĉatka regiono.

TTT-paĝo pri la korjaka popolo (angle)