Kosmodromo Bajkonur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
lanĉo de kosmoŝipo Sojuz TMA-5 el la Kosmodromo Bajkonur, Kazaĥio, la 14-an de oktobro 2004

Kosmodromo Bajkonur estas kosmodromo en Kazaĥio apud urbo Bajkonur. Ĝi fakte ekzistas laŭ leĝoj de du ŝtatoj - Kazaĥio kaj Rusio. La urbo havas specialan statuson. Formale ĝi troviĝas sub juĝorajto de Rusio, sed teritorie apartenas al Kazaĥstano.

En 2 de junio de jaro 1955 Ĝenerala stabo promulgis oficistaran strukturon de kvina scienctesta lanĉejo. Al armeanoj ĉi tiu loko estas konata multjare kiel Tjuratam. Ĝuste apud loĝloko Tjuratam ŝtata komisiono decidis fondi Centron de raketa lanĉejo.

Senfinaj dezertaj stepoj de Norda Kazaĥstano, servintaj antaŭe kiel loko por deporto kaj punlaboroj, preskaŭ ideale taŭgiĝis por testoj. Ĉeestis loko por falado de raketaj ŝtupoj, proksimas rivero Sirdarjo, fervojaj kaj aŭtomobilaj traceoj.

Kaj la plej grava estis proksimeco al ekvatoro. Eblas lanĉi multe pli da ŝarĝo, ol el Plececk de Arĥangelska provinco. De rapideco de komenco de la testoj vere dependis sekureco de la lando. Por konservi sekretecon oni nomis Bajkonur-on "Taŝkento-90", "Zarja", "Zvezdograd", "Leninsk".

Nikolaj Semjonov alvenis en la lanĉejon tuje post artileria lernejo en jaro 1955 kaj estis respondeca pri instrumentoj por observado de raketaj lanĉoj.

Nikolaj Semjonov, kolonelo en demisio:"Ni ekvidis nudan stepon kaj vicon da malgrandaj finnaj dometoj. Estis konstruitaj tri kazernoj por soldatoj. Unu el la kazernoj estis nomata "Kazanskij stacidomo". Tio estis portempa loko por situigo de oficiroj, kiuj alvenis al loko de sia servo. Poste ili estis distribuitaj inter formacioj".

Unuaj lanĉoj, dekomence malsukcesaj, komenciĝis en majo de jaro 1957. En 21 de aŭgusto raketo finfine plenumis ĉiujn ordonojn. El dua starta placo de Bajkonur raketoj "R-7", projektitaj per Sergej Korolov, lanĉis kaj la unuan sputnikon kaj la unuan kosmonaŭton.

Lanĉoj laŭ pilotata programo daŭriĝas de ĉi tie ĝis nun. Eblas nur imagi malfacilecojn, spertitajn per konstruistoj kaj armeanoj, kreintaj startajn placojn en nuda stepo.

Nikolaj Korneev, ĉefa specialisto de projektista buroo de ĝenarala maŝinprojektado:"Niaj specialistoj dekomence loĝis en barakoj por konstruistoj. Ili estis trablovataj per vento. Somere varmegis, vintre malvarmis. Akvon oni transportis defore."

Eksteraj ligiloj