Kvarfoliera trifolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kvarfolia trifolio)

La kvarfoliera trifolio estas malofta variaĵo de la kutima trifolio. Tradicie la serĉo kaj ekrigardo de unu trifolio kun kvar folieroj estas komuna aktivado por infanoj, kaj tion oni konsideras kiel bonŝanco. Ankoraŭ pli malofta variaĵo estas la kvinfoliera trifolio. Laŭ racio oni asertas ke, ju pli la plurfoliera trifolio des pli maloftas ĝi estas!

Oni trovis jam sur unu trifolio 18 folierojn, kio aperis eĉ en Guinness-libro de rekordoj

Oni kalkulas, ke ĉ. ĉiu 10.000-a trifolio havas kvar folierojn. Tiun mirindaĵon kaŭzas eble genetike recesiva geno aŭ kunfunkcio de diversaj genoj.

La kvarfoliera trifolio estas ofte komerca signo de la loterio (ekz. en Hungario).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]