Léon Denis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Léon DENIS naskiĝis en la 10-a de januaro 1846 en vilaĝo Foug, en provinco Lorena, Francio, mortis en 12-a de marto 1927 en Tours. Ankoraŭ en Foug li faris la unuagradan lernadon kaj ne povis plu frekventi lernejon pro laborado, tamen, li neniam forlasis la librojn, fariĝinte aŭtodidakto. Kiam li fariĝis 18-jaraĝa, li legis "La Libron de la spiritoj kiu kaŭzis al li granda impreson. Iom poste li ekkonis Allan Kardec. Li estis 23-jaraĝa kiam Kardec elkarniĝis.

Li rekrutiĝis en la milito de 1870 kiam ricevis la postenon de vicleŭtenanto. En la ariergado de batalfronto li okazigis kun kelkaj kamaradoj, spiritismajn seancojn. Finiĝinta la milito, li fariĝis komerca reprezentanto kaj vojaĝis tra multaj landoj.

En 1882 li komencis periodon kiel prelegisto, kiu daŭris ĝis la lastaj tagoj de lia vivo. León Denis, eĉ loĝanta en Tours, fariĝis orientanto de la spiritisma movado en Francio. Lia spirtogvidantoj, Jeronimo el Prago kaj la Spirito Blua neniam mankis al li. Eĉ Allan Kardec post la elkarniĝo inspiris kaj orientis lian mision.

Verkoj