Pondita aritmetika meznombro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidu en pondanta funkcio por la kontinua okazo.

En statistiko, por donita aro de datumoj

D = {d1, d2, ..., dn}

kaj respektivaj pondantaĵoj

P = {p1, p2, ..., pn}

la pondita meznombro[1]laŭpeza aritmetika meznombropesita aritmetika meznombrolaŭpeza aritmetika averaĝo aŭ iam simple laŭpeza meznombro estas kalkulata kiel:

Se ĉiuj pondantaĵoj estas egalaj inter si, la pondita meznombro estas la samo kiel la aritmetika meznombro. La ponditaj meznombroj ĝenerale kondutas en simila maniero al aritmetikaj meznombroj, sed ili havas kelkajn kontraŭ-intuiciajn propraĵojn, kiel ekzemple en paradokso de Simpson.

Ponditaj versioj de ankaŭ la alia meznombroj povas esti kalkulataj, inter ili pondita geometria meznombro kaj la pondita harmona meznombro.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ NPIV, pond/i signifas modifi la gravon aŭ influon de valoroj en la formado de meznombroj aŭ indicoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]