La Jolla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Jolla de supre
La Jolla Children's Pool
Rigardo de La Jolla Cove

La Jolla (hispane por juvelo, prononco proksimume La hoj-ja) estas urboparto de San Diego ĉe la marbordo de la distrikto San Diego (kantono San Diego) en Kalifornio (Usono). Ĝi situas 22 km norde de la centro de San Diego kaj havas 24.440 loĝantojn (januaro 2005). En la sudo La Jolla limas al Pacific Beach, en la nordo al la Torrey Pines State Reserve kaj Del Mar. Urbopartoj de La Jolla estas Bird Rock, Wind 'n' Sea, La Jolla Farms kaj Torrey Pines.

En La Jolla troviĝas la "Universitato de Kalifornio ĉe San-Diego" kaj la Scripps Institution of Oceanography kaJ Salk Institute for Biological Studies.

Esperanto en La Jolla

En La Jolla vivis kaj ĉe la Scripps Institution laboris dum pli ol 40 jaroj la biologo kaj Esperanto-terminaristo Ralph A. Lewin.

Eksteraj ligiloj