La Voluntad del muerto
La Voluntad del muerto ("La Volo de la Mortinto" en la hispana) estas usona, hispanlingva filmo aperinta en 1930 kaj reĝisorita de George Melford kaj Enrique Tovar Ávalos. Ĝi estas readapto de la klasika, muta filmo The Cat and the Canary (1927).
En la filmo aperas la aktoroj Antonio Moreno, Lupita Tovar, Andrés de Segurola, Roberto E. Guzmán, Paul Ellis, Lucio Villegas, Agostino Borgato, Conchita Ballesteros, María Calvo, kaj Soledad Jiménez.