Nemrut (lago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lago Nemrut (turke Nemrut Gölü) estas lago en vulkano Nemrut, en la Provinco Bitlis, en orienta Turkio. Ĝi situas proksime al Lago Van, en alto de ĉ. 2,247 m. Ĝi havas la surfacon de 12,36 km² (longo 4,9 km, larĝo 2,1 km) kaj maksimuman profundon de 176 m, averaĝan de 140 m.