Lago Puelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago Puelo

La lago Puelo estas akvejo kuŝa ĉe la nordokcidento de la argentina provinco Ĉubutio. Ĝi okupas basenon de origino river-glaĉera de 180 metroj de profundo. Ĉe la lago troviĝas samnoma vilaĝo.

La lago estas ene de la Nacia Parko Lago Puelo. Pro la belo de ties pejzaĝo (arbaroj, riveroj, montoj), ĝi ricevas 20.000 turistojn ĉiusomere. Ĝi ĝuas kompleksojn de gastejoj kaj kabangastejoj. Oni praktikas fiŝkaptado kaj akvosportoj.

Etimologio

Ŝajne Puelo estas mallongigo de la mapudunguna puel-có, signife puel = oriente kaj co = akvo, tio estas "akvo -de- orientoe" ĉar ja kvankam la elfluo de tiu lago okazas al Pacifiko tra la rivero samnoma Puelo, la deklivoj kaj fontoj troviĝas, kiel la lago mem, oriente de la altaj pintoj de Andoj.

Fotaro

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 42° 10′ S 71° 40′ U / 42.167 °S, 71.667 °U / -42.167; -71.667 (mapo)