Lajos Balázsovits
Lajos BALÁZSOVITS [lajoŝ balAĵoviĉ], hungare Balázsovits Lajos, Esperante Ludoviko Balázsovits estas hungara aktoro, reĝisoro kaj teatrestro.
Lajos Balázsovits naskiĝis la 4-an de decembro 1946 en Nagykanizsa.
Biografio
Lajos Balázsovits frekventis ĉeflernejon en Budapeŝto inter 1965-1969, dume li filmadis. Poste li ricevis gravajn rolojn en filmoj, eĉ li rolis en itala filmo. Inter 1968–1973 li apartenis al Teatro Madách, inter 1990–1991 al Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1992 li estris teatron. Lia edzino kaj filino estas aktoroj. Li ricevis premiojn en 1982 kaj 1987.
Roloj (selekto)
- diversaj filmoj (ankaŭ televiziaj), ekzemple Fényes szelek (Lumaj ventoj), 1969; Rózsa Sándor (Sándor Rózsa), 1971; Kisváros (Urbeto), 1971
- diversaj reĝisoradoj
- diversaj teatraj roloj, ekzemple Molière: Tartuffe - Orgon