Saltu al enhavo

Lajos Komócsy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KOMÓCSY Lajos (komo:ĉi lajoŝ) estis hungara ĵurnalisto naskita en Satmaro en 1848 kaj mortinta en Budapeŝto la 3-an de januaro 1892.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Lajos Komócsy studis juron en Budapeŝto. Li iĝis ĵurnalisto en 1875. Unue li redaktis la konservativan gazeton Kelet Népe, de 1876 li estis konstanta kunlaboranto de la klerikala Magyar Állam, de 1888 ĝis 1890, poste li estis ĝia respondecredaktoro. Dume li redaktis la gazetojn Jóbarát (1878–1879) kaj Képes Családi Lapok (1882–1884).