Larmiga gaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Larmiga gaso estas kemiaĵo, plej ofta maltumultiga ilo dismonde.

Dosiero:Ftaapolice.png
Polica larmogasa atako dum Kebeka protesto.

Efikoj

  • forta larmumo, salivfluo;
  • malfacila spirado, tusado, aersopiro, brustopremo;
  • peza kapdoloro, vomemo, svingemo;
  • iritado de la malseka mukozo, okulo, haŭto, ruĝiĝo.

Ĝi ne kaŭzas restantajn damaĝojn, sed gravajn ja, kiam oni de proksimo enspiras la gason.

Konsisto

CS

Molekulo de CS-gaso, C10H5ClN2

CS estas la plej disvatiĝinta bazmaterialo por larmogaso, kiu estas orto-klorobenziliden-malononitrilo (C10H5ClN2). Ĝia degela punkto estas 93–96 °C, bolpunkto 310–315 °C. Ĝi venenigas la akvajn organismojn. La nomo „CS” aludas la kemiistoj Ben Corson kaj Robert Stoughton, kiuj malkovris la materialon en 1928.

CR

CR estas adibenz-oksazepino kaj est 6-10-oble pli forta ol la CS. Ĝi kaŭzas intensan haŭtan iritacion kaj doloron, tusadon, eĉ provizoran blindecon, tiel kaŭzante panikon.

CN

CN, kloroacetofenono (C8H13ClO)

Pipro

naturdevena efikaĵo, aldonaĵoj por ŝprucado

Amonio

Uzo

Mana paf-ĵetilo...
...pafaĵo

Ĝi estas ĵetita per grenadĵetilo antaŭ la tumultantoj. Ĝi eligas la gason en formo de aerosolo. La instanco uzas ankaŭ kontraŭ futbal-huliganoj.

Civitano rajtas en multaj landoj kunporti sprejon por persona uzo kontraŭ rabistoj, atakantaj homoj, bestoj.

Protekto

Sen gasmasko, teksaĵo trempita en karbondioksida akvo, vinagro, citronsuko. Oni povas uzi grasajn kremojn sur la haŭto por eviti iritacion de la haŭto.

Oni devas eviti uzon de kontakta lenso.