Larvik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larvik (Norvegio)
Larvik (Norvegio)
DMS

Larvik estas komunumo kaj urbo en la provinco Vestfold de Norvegio. Ĝi kovras areon de 535 kvadrataj kilometroj (laŭ areo sekve estas la plej granda provinca komunumo) kaj la 1-an de januaro 2012 havis 42 947loĝantojn. La komumuma teritorio limas norde al Lardal, oriente al Andebu kaj Sandefjord kaj okcidente al Porsgrunn kaj Siljan. La urbo Larvik estas marhavena kaj industria urbo 105 kilometrojn sudokcidente de Oslo. La komunumo ankaŭ ampleksas la loĝlokojn Stavern, Nevlunghavn, Helgeroa, Kvelde kaj Tjølling.

la historia bieno Herregaarden en Larvik