Leelee Sobieski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leelee Sobieski en Novjorko (2009)

Leelee Sobieski (10-an de junio 1983 en Novjorko; naskiĝis kiel Liliane Rudabet Gloria Elsveta Sobieski) estas usona aktorino, kun franca-pola deveno. Ŝi devenas el la pola nobla familio Sobieski. Pola reĝo Johano la 3-a Sobieski estis ŝia prapraprapraonklo kiel ŝi mem asertas.

La kapablo de Sobieski estis malkovrita en aktora serĉado en sia lernejo, en Novjorko. Post tio ŝi aperis en reklamfilmoj, ludis rolojn en filmoj.

Ŝi ricevis en 1999 la premiojn Young Star Award kaj Young Hollywood Award kiel „Superstar of Tomorrow“ (Stelulo de la morgaŭo) pro sia ludo kiel Jeanne d’Arc en la duparta televida filmo Joan d’Arc .

Ŝi iĝis patrino de filino en 2009. La patro estas dezajnisto Adam Kimmel.

Filmografio (elekto)

  • 1994: Reunion (televida filmo)
  • 1995: A Horse for Danny (televida filmo)
  • 1995: Charlie Grace (televida serio)
  • 1996: Grace Under Fire (televida serio)
  • 1996: The Home Court (televida serio)
  • 1997: Jungle 2 Jungle
  • 1998: F/X (televida serio)
  • 1998: Deep Impact
  • 1998: A Soldier’s Daughter Never Cries
  • 1999: Never Been Kissed
  • 1999: Joan of Arc) (televida filmo)
  • 1999: Eyes Wide Shut
  • 2000: Here on Earth
  • 2001: My First Mister
  • 2001: Joyride
  • 2001: The Glass House
  • 2001: Uprising (televida filmo)
  • 2002: L’Idole
  • 2002: Max
  • 2003: Les Liaisons dangereuses (televida serio)
  • 2005: Herkules (televida serio)
  • 2005: London
  • 2006: Lying
  • 2006: Heavens Fall
  • 2006: In a Dark Place
  • 2006: The Wicker Man
  • 2006: The Elder Son
  • 2007: In the Name of the King: A Dungeon Siege Tale
  • 2007: Walk All Over Me
  • 2008: 88 Minutes
  • 2008: Acts of Violence
  • 2009: Finding Bliss
  • 2009: Night Train
  • 2009: Public Enemies
  • 2009: The Mad Cow
  • 2011: The Good Wife (epizodoj 2x10)