Ligo de Ĉampionoj de UEFA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
style="text-align: center; padding: 0.2em; background-color: Ŝablono:Informkesto kanto/koloro;" colspan="2" class="kaplinio futbalo" | Ligo de Ĉampionoj
de UEFA
angle  UEFA Champions League
organizanto  UEFA
unuafoje organizita  1955/1956 (je la nomo "eŭropa pokalo de ĉampionaj kluboj", angle European Champions Clubs’ Cup
teamoj  32 (grupa fazo)
nuna ĉampiono  Chelsea F.C.
rekorda ĉampiono  Real Madrid (9-foje ĉampiono)
rekorda futbalisto  Raúl González Blanco (71 goloj)

La Ligo de ĉampionoj de UEFA aŭ Ĉampiona Ligo de UEFA, ĝis 1991 "eŭropa pokalo de ĉampionaj kluboj", estas konkurso de UEFA pri la eŭropaj profesiaj viraj futbalteamoj. Ĝi okazas ĉiujare kaj kun la Eŭropa Futbal-Ĉampionado kaj la UEFA-pokalo konsistigas la plej gravajn futbalajn eventojn en Eŭropo.

Historio

La ideo pri eŭropa superligo aperis komence de la 1950-aj jaroj kaj apogiĝis je ideoj de Mitropapokalo, okazionta ekde 1927 ĝis komenco de la dua mondmilito. Tiu konkurso okazis inter teamoj de Aŭstrio, Hungario, Jugoslavio, Ĉeĥoslovakio kaj pli poste Italio.

Similajn spertojn kolektis fine de la 1940-aj jaroj la Coupe Latine, en kiu ludis venkintoj de Italio, Francio, Hispanio kaj Portugalo.

Ĝis 1991 okazis tujelfala sistemo, sed poste ĝi ŝanĝiĝis al grupigo kiel ĉe monda ĉampionado. Nun 32 teamoj estas kvalifikita en tri raŭndoj.

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de UEFA