Bamse
Aspekto
(Alidirektita el Lille Skutt)
Bamse | |
---|---|
Bamse kun sia "tondro-mielo" | |
bildliteraturo serio | |
Kreita de | Rune Andréasson en 1966 |
En TTT | Oficiala retejo |
Informoj | |
Sekso | vira |
Specio | urso |
Povoj | la plej forta urso de la mondo, per "tondro-mielo" |
Loĝloko | Kullarna |
Familio | edzino Brummelisa; idoj Brum, Teddy, Nalle-Maja, Brumma |
Amikoj | Lille Skutt, kuniklo; Skalman, testudo |
Malamikoj | La malica lupo; ajnaj banditoj, fiuloj kaj krimuloj |
Parencoj | avino, preparas la "tondro-mielon" |
Bamse estas fikcia urso kaj la heroo de samnoma bildstria serio, kiun kreis sveda bildliteraturo verkisto Rune Andréasson en 1966. Pri Bamse nun ekzistas bildstrioj, libroj, sondiskoj, komputilludoj kaj kinofilmoj.
Bamse iĝas superforta kiam li manĝas svede dunderhonung ("tondro-mielo", "miraklo-mielo"), kiun preparas lia avino. Li havas edzinon kaj kvar ursidojn. Liaj plej proksimaj amikoj estas Lille Skutt, timema blanka kuniklo, kaj Skalman, inventema kaj ruza testudo.