Linden-strato (Ilmenau)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Linden-strato
Lindenstraße
bulvardostrato
Lando: Germanio
Urbo: Ilmenau
Geografia situo 50° 41′ 0″ N, 10° 54′ 43″ O (mapo)50.683310.9119Koordinatoj: 50° 41′ 0″ N, 10° 54′ 43″ O (mapo)
Linden-strato (Turingio)
Linden-strato (Turingio)
DEC
Linden-strato
Linden-strato
Commons: Lindenstraße (Ilmenau)
vdr
Hotelo Zum Löwen
fontano Ziegenbrunnen
Hotelo Lindenhof
Wenzel-domo
"Die Metamorphose der Ilmenauer Linden" – artaĵo de Franziska Uhl
Hotelo Tanne

Linden-strato (germane: Lindenstraße, laŭvorte Tilia strato) estas bulvardo en la urbocentro de Ilmenau, Germanujo longante ĉirkaŭ 400 metrojn.

Stratkonduko kaj apudaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Linden-strato komenciĝas en la loko de la eksa Endleich-pordego sur la sudokcidenta rando de la malnova kerno de Ilmenau. La pordego estis detruita per fajrego en 1752 kaj ne estis rekonstruita. La unua konstruaĵo sur Linden-strato estas la karakteriza hotelo Zum Löwen. Tamen ĝi ne estis utiligita hotele 1990 enhavante nun la ĉefan poŝtejon. La nuna konstruaĵo estas fidela kopio de la malnova hotelo, kiu devis malkonstruiĝi en 1995 pro kadukiĝo. La konstruaĵo havas specialan signifon: ĝi servis kiel loĝejon por Johann Wolfgang von Goethe plurfoje kiam li estis en la urbo. Li ankaŭ festis sian 81-an kaj lastan naskiĝtagon en ĉi tiu domo. La "kaprofontano" staras antaŭ la Löwen-hotelo ekde ĉirkaŭ 2000. Ĝi prezentas du dancantajn kaprojn. Sur ĝia bazo estas gravurita la konata verso ''In Ilmenau, da ist der Himmel blau, da tanzt der Ziegenbock mit seiner Frau.[1] La kapro estas unu el la du urbomaskotaj bestoj por la (turisma) merkatigkampanjo Ilmenau-himmelblau. La sekva granda konstruaĵo, kelkajn metrojn for, estas Lindenhof. Hodiaŭ ĝi estas unu el la plej grandaj hoteloj en la urbo.

Malantaŭ Lindenhof sekvas la administra sidejo de ŝparkaso Sparkasse Arnstadt-Ilmenau en la konstruaĵo de la iama kinejo Volkskino. Karakterizaĵo de ĉi tiu konstruaĵo estas la eksterordinare krute dekliva tegmento. Tiaj tegmentoj estas necesaj por elteni la vintrajn neĝajn amasojn en Ilmenau. Kontraŭe al la ŝparkaso troviĝas la domo Wenzelsches Haus. Ĝi funkciis kiel la poŝtejo de la princoj de Thurn und Taxis kaj ankaŭ estis la loĝejo de la poeto Karl Ludwig von Knebel dum pluraj jaroj. Tie komenciĝas la plej larĝa sekcio de Linden-strato, en kiu ĝi estas konstruita jene: vico de domoj - trotuaro - ŝtuparo - du vicoj de tilioj - leno - vico de tilioj - trotuaro - vico da tilioj - trotuaro - vico de domoj.

La sekva okulfrapa konstruaĵo estas la ŝatata kinejo de la urbo Lindenlichtspiele. Ĝi estas la ununura kinejo en la mondo kiu estas ekipita per IOSONO-sonkampa teknologio. Ĉi tiu teknologio ebligas prezenti spacajn sonojn treege aŭtentike. Ĝi estis evoluigita ĉe la Teknika Universitato Ilmenau. Apud la kinejo troviĝas la konstruaĵo de la iama kuracbana administracio. Tiu ĉi duetaĝa klasikisma konstruaĵo antaŭe estis kvazaŭ la unua kontaktpunkto por banurbogastoj (ekz. por gastĉambra perado) post sia alveno ekz. ĉe la tre proksima stacidomo de Ilmenau Bad. Estas granda teraso antaŭ la iama banurba buroo kiu estas uzata por diversaj eventoj.

Artaĵoj[redakti | redakti fonton]

Artaĵoj apartenantaj al la serio Die Metamorphosen der Ilmenauer Linden estas ekspoziciitaj sur la trotuaro. Kiam Lindenstraße estis restrukturita, la malnovaj tilioj devis esti faligitaj. La arbotrunkoj estis akiritaj de artistino. Ŝi senigis ilin de la ŝelo kaj nigre pentris ilin. Tiuj skulptaĵoj tiam estis ekspoziciitaj kiel parto de la dua artovojo Ilmenauer Kunstweg akirotaj fare de la urba adthumbstracio. Ekde tiam ili staris ĉe ĉi tiu punkto kaj kaŭzis dividitajn opiniojn inter la loĝantaro.

Ĉe la fino de Lindenstraße estis kreita dum la lasta renovigo[2] malgranda akvoarta ensemblo, kiu invitas onin ripozumi. Ĉi tie estis ankaŭ Hotelo Tanne ĝis 1992, kiu estis unu el la plej famaj hoteloj en la urbo kaj estis la fondloko de Thüringerwald-Verein. Post ĝia malkonstruo, ĝi estis anstataŭigita per nova konstruaĵo kiu bedaŭrinde ne tro harmoniaskun arĥitekture kun la ĉirkaŭaj konstruaĵoj. Butikcentro estis starigita en la teretaĝo de la nova Hotelo Tanne kun Tannen-transirejo.

Ne plu ekzistas konekto de Linden-strato al Schleusinger-aleo (B4). Ĉar tio estis tranĉita en la 1960-aj jaroj kiam Linden-strato estis igita piedirantozono. Origine ĝi bifurkiĝis ĉe sia fino en Wald-strato (hodiaŭ Kreis-strato Frauenwald) kaj Schleusinger-aleo (hodiaŭ B4 al Coburg). Proksime de la fino de Linden-strato estas la Tannen-ponto (nomita laŭ Tannen-hotelo) super rivero Ilm apud Stacidomo Ilmenau Bad.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Traduko: En Ilmenau la ĉielo bluegas, tie la kapro dancas kun sia edzino.
  2. "Neues Ende der Ilmenauer Lindenstraße". Insuedthueringen.de, 22.11.2013

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lindenstraße (Ilmenau) en la germana Vikipedio.