Saltu al enhavo

Loka administra unuo (Eŭropa Unio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Loka administra unuo)

La hierarkia nivelo de la Lokaj administraj unuoj (mallonge LAU; el la angla: local administrative unit) estas ilo de Eŭrostat, la statistika oficejo de la Eŭropa Unio.

Ili kovras la tutan ekonomian teritorion de la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio. La celo estas klare identigi kaj klasifiki la spacajn referenc-unuojn en oficialaj statistikoj de la membroŝtatoj. Tio celas certigi kompareblecon de naciaj datumoj sur la eŭropa nivelo. La datumoj tiel organizitaj tiam servas, ekzemple, kiel bazo por la efektivigo de eŭropaj financaj programoj.

LAU 1 kaj LAU 2 eliris en 2003 el la pli malaltaj du NUTS-niveloj NUTS-4 kaj NUTS-5. En 2017, ambaŭ estis kombinitaj en unu LAU-nivelon. La LAU-nivelo do estas sub la NUTS 3-nivelo kaj do sur la komunuma aŭ municipa nivelo. Ĉar la LAU-oj estas ofte ŝanĝataj, Eŭrostat publikigas ĝisdatigitan liston fine de ĉiu jaro.