Lot (Biblio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lot kun siaj du filinoj (pentraĵo de Lucas van Leyden ĉirkaŭ la jaro 1509)

Lot estis, laŭ la Genezo, nevo de Abrahamo, kiu loĝis en la urbo Sodomo. Li estis la nura justulo en tiu urbo. Pro tio, Dio sendis anĝelojn por savi lin kaj liajn edzinon kaj filinojn. Dum la fuĝo el la urbo, lia edzino reen rigardis al Sodomo kaj iĝis sala statuo. Laŭ la Biblio, Lot poste estis ebriigita de siaj filinoj kiuj kuŝis kun li por de li naski du filojn, kiuj nomiĝis Moab kaj Ben-Ammi - tiuj du iĝis la prapatroj de la semidaj triboj moabidoj kaj amonidoj.