Lower East Side

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angulo de la stratoj Orchard kaj Rivington.

Lower East Side estas kvartalo de la urbo Novjorko (Usono) kiu situas ĉe la bordoj de la Orienta rivero ekde la ponto de Manhatano ĝis la strato 14. Okcidente ĝia limo estas la strato Broadway.

Ĝi estas unu el la plej antikvaj kvartaloj de la urbo. “Lower East Side” estis konata kiel kvartalo de la malalta klaso, laborista kaj kelkfoje eĉ kiel danĝera. Iam ĝi estis la ĉefa centro de la judaj kaj orient-eŭropaj enmigrintoj. Lastatempe ĝi gastigis enmigrintojn en Latinameriko kaj aliaj mondopartoj inkluzive de multaj ĉinoj el la proksima Chinatown, Manhattan.