Luma Vojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Areoj de Peruo kie Luma Vojo havis influon.

La Komunista partio de Peruo (hispane: Partido Comunista del Perú), pli komune nomata la Luma Vojo (hispane : Sendero Luminoso), estas Maoisma gerilana organizo en Peruo. Kiam unue, ĝi lanĉis la internan konflikton en Peruo en 1980, ĝia deklarita celo estis anstataŭi kion ĝi opiniis burĝan demokration per "Nova Demokratio."

La Luma Vojo kredis, ke per entrudo de diktatorado de la proletaro, inkluzivante "Kulturan Revolucion", kaj iam instigante mondan revolucion, ili povus alveni al pura komunismo. La Luma Vojo ankaŭ kredis, ke ĉiuj nunaj socialismaj landoj estas reviziismaj, kaj ke la Luma Vojo mem estas la avangardo de la monda komunisma movado. La ideologio kaj taktikoj estas influataj de aliaj Maoismaj insurekciaj grupoj, precipe la Komunista partio de Nepalo kaj alia organizoj pri Revolucia Internaciisma Movadofilio. La Luma Vojo estas rigardata de Peruo kiel terorisma organizo.

Ĝenerale kondamnita pro sia brutaleco, interalie perforto kontraŭ kamparanoj, laborsindikataj organizintoj, populare elektitaj respondeculoj kaj la ĝenerala civila loĝantaro, la grupo estas sur la usona listo de Fremdaj Terorismaj Organizoj. Tamen la sama perforto estis uzata de la registaraj trupoj kiuj luktis kontraŭ tiu organizo. Ankaŭ la Eŭropa Unio kaj Kanado konsideras la Luman Vojon kiel terorisman organizon kaj malpermesas provizon de financoj aŭ alian financan subtenon. Ekde la kapto de ĝia gvidanto Abimael Guzmán en 1992, la Luma Vojo nur estas sporade aktiva. Certaj frakcioj de la Luma Vojo nun asertas, ke ili batalas por devigi la registaron starigi pacakordon kun la ribeluloj.