Memzorga Lagumado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el MELA)

Memzorga Lagumado (MELA) estas ĉiujara internacia Esperanta renkontiĝo en Hungario.

Dum julio/aŭgusto renkontiĝas aro da ĉefe junaj esperantistoj apud la vilaĝo Délegyháza, 34 kilometrojn sude de Budapeŝto. La programo de la renkontiĝo konsistas interalie el sunumado, banado (laŭplaĉe kun aŭ sen banvestoj), babilado, diboĉado kaj ekskursoj. Speciala amuzaĵo: ŝlimbanado.

Oni tranoktas en propraj tendoj rekte apud lago. Ĉar tie ne estas oficiala tendumejo, la tranoktado ja kostas nenion, tamen tio ankaŭ signifas, ke oni ne trovas duŝejojn, necesejojn kaj vendejojn en la rekta najbareco. Tamen la loko bonege atingeblas per publika transporto: Piede estas dekdu minutoj al la stacidomo kaj la vendejoj tie.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala paĝaro