Maĵora emblemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 23:40, 8 mar. 2013 farita de Addbot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

En la kartludo briĝo la maĵoraj emblemoj estas piko (♠) kaj kero (). La maĵoraj emblemoj estas tre gravaj, ĉar en la aŭkcio ili estas pli altrangaj, ol minoraj emblemoj, kaj donas pli da poentoj, ol minoraj emblemoj. Grava parto de la anonctaktiko en briĝo estas la klopodo de la partneroj trovi "akordon" (tio estas ne malpli ol ok samemblemajn kartojn sume en la du manoj) en unu el la maĵoraj emblemoj, ĉar tio faciligos anoncadon de partikontrakto.