Majstro Theodoriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Majstro Theodorik, kortega pentristo de imperiestro Karolo la 4-a en la jaroj 1359-1368. Ne estas certa lia nacieco, sed siajn verkojn li postlasis en Bohemio en Kapelo de Sankta Kruco en la burgo Karlštejn (Karlův Týn), kie li bildigis ĉiujn sanktulojn sur lignaj tabuloj. La vizaĝoj estas reliefaj, preskaŭ portretaj.