Malferma Olimpiko de la Belorusi-Rusia universitato pri matematiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Malferma Olimpiko de la Belorusi-Rusia universitato pri matematiko estas ĉiujara matematika konkurso de altlernejaj studentoj kaj aspirantoj. Ĝi okazas en urbo Mahiljoŭ, Belorusio, surbaze de Belorusi-Rusia universitato, ekde 2010.

Partoprenas la olimpikon la teamoj de altlernejoj, konsistantaj el ne pli ol du personoj (studentoj aŭ aspirantoj) kaj unu gvidanto. La olimpiko okazas kiel konkurso kun persona kalkulo, ekster kvoto al la teamo povas esti aligitaj la venkintoj (1a, 2a, 3a lokoj) de la Malferma Olimpiko de la Belorusi-Rusia universitato pri matematiko dum pasintaj jaroj. La olimpiko okazas en unu etapo, en formo de testado (30 testaj taskoj dum 5 horoj), la testoj enhavas taskojn el jenaj branĉoj de matematiko: algebro, nombroteorio, analitiko reela aŭ kompleksa, analiza geometrio, kombinatoriko, ordinaraj diferencialaj ekvacioj.

Por kalkulo de poentoj estas konsiderataj la komplikec-koeficientoj de la taskoj. Laŭ la rezultoj de la testado estas determinataj la venkantoj: 12 partoprenintoj ricevas medalojn kaj diplomojn de 1-3a gradoj, 6 partoprenintoj ricevas diplomojn pri laŭda mencio.

Laborlingvoj de la Olimpiko estas la angla kaj la rusa.

La sekva, 10a Malferma Olimpiko de la Belorusi-Rusia universitato pri matematiko okazos 20-22-an de februaro 2019.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Open Mathematical Olympiad of the Belarusian-Russian University (angle). Белорусско-Российский университет. Alirita 2017-02-26.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.