Malloka reto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malloka reto estas komputila reto konektanta komputilojn geografie malproksimajn.

Komputilaj retoj ene de la sama konstruaĵo aŭ inter apudaj konstruaĵoj nomiĝas loka reto. Plej ofte oni parolas pri malloka reto kiam du tiaj lokaj retoj estas ligitaj. Tian ligon teknike fakuloj kreas pere de interreto, VPN-konekto aŭ luitaj dediĉitaj datumlinioj.

Ŝablono:Ĝermo-komputiko