Maratona naĝado
Maratona naĝado | |
---|---|
sporta fako | |
malferma akva naĝado • akvosporto | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Maratona naĝado estas klaso de naĝado en maroj, lagoj aŭ riveroj, difinita per longdistancoj (almenaŭ 10 kilometroj) kaj tradiciaj reguloj bazitaj en naĝado tra la Manika Markolo. Male al maratonaj piedvetkuroj, kiuj havas specife difinitan distancon, maratonaj naĝadoj varias laŭ distanco. Tamen unu ofte uzita minimuma difino estas 10 kilometroj, la distanco de la maratona naĝokazaĵo ĉe Olimpikoj.
Kiel en ĉiu naĝado tra naturaj akvejoj, tajdoj, surfacaj fluoj kaj vento estas ĉefaj determinantoj de finaj tempoj. Por difinita kurso, ĉi tiuj faktoroj povas varii draste de tago al tago, farante ĉiajn konkludojn pri atleta kapablo en malsamaj tagoj sensencaj.
Unu el la plej fruaj maratonaj naĝadoj estis plenumita en 1875 de la brita kapitano Matthew Webb, kiam li fariĝis la unua persono, kiu naĝis trans la Manika Markolo. Simile, eble la plej fama maratona naĝado de ĉiuj tempoj estis plenumita en 1926 de germandevena usonanino Gertrude Ederle, kiam ŝi fariĝis, je aĝo de 19 jaroj, la unua virino, kiu naĝis trans la Manika Markolo.
La "Trikrono de Malferma Akva Naĝado" inkluzivas tri el la plej konataj maratonaj naĝadoj: (1) 34 kilometroj trans la Manika Markolo, (2) 32,3 kilometroj inter Katalina Insulo kaj la ĉeftero de suda Kalifornio en Usono, kaj (3) 45,9 kilometroj ĉirkaŭ la Manhatana Insulo en Novjorko, Usono.