Matrjoŝko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Matrjoŝka)
Matrjoŝkaj pupoj.

Matrjoŝka pupo (ruse матрёшка) estas serio de diversgrandaj (originale) lignaj, kavaj figuroj, kiujn oni metis unu en la alian, pli grandan figuron. Ĝi ofte simbolis iun scenon.

La origino de la figuroj reiras al la japana ludo Fukuruma, konsistanta el sep figuroj, enmeteblaj. La unuan rusan matrjoŝjkon el ok figuroj pretigis la lignaĵisto Vasilij Zvezdoĉkin kaj la pentristo Sergej Maljutin. la plej ekstera figuro estis knabino en urba vesto, la plej interna figuro bebo en vindtuko.

La produktado de la matrjoŝkoj poste koncentriĝis en Sergijev Posad, eklezia centro norde de Moskvo. La produktadon direktis Zvezdoĉkin kaj oni diskonigis la figurojn en la lando kaj poste internacie. Dum la soveta periodo, oni maŝine, amase produktis la figurojn, la mane pentritaj figuroj malaperis.

La renaskiĝo de la metiaj matrjoŝkoj okazas ekde mezo de la 1980-aj jaroj.