Sano (bulteno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Medicinistaj Informoj)

Sano estis bulteno de iama Medicina Sekcio de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, redaktata de medicina d-ro Josef Hradil.

Komence la bulteno aperadis sub titolo Medicinistaj novaĵoj kaj estis stencilita (formato A4), en la 1970-aj jaroj ĝi ŝanĝis sian nomon je Sano kaj aperis ja ankaŭ tajpita, sed malgrandigita je formato A5 kaj multobligita ofsete.

En la bulteno aperadis sciigoj por la sekcianoj, diskutoj inter ili, sed ankaŭ fakaj artikoloj, originaj kaj tradukitaj, kiuj povas ĝis nun kontribui al ellaboro de faka medicina lingvaĵo en Esperanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]