Memorejo por la murditaj judoj de Eŭropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parto de la monumenta areo dum konstruo (printempo 2004)
Vespera etoso

La Memorejo por la murditaj judoj de Eŭropo en la centro de la germana ĉefurbo Berlino celas admoni je daŭra memoro pri la milionoj da judoj murditaj sub la regado de naziismo (>holokaŭsto).

La konstruaĵo ekestis en la jaroj 2003 ĝis 2005 sur areo de ĉirkaŭ 19.000 m² proksime al la fama Brandenburga pordego. La solena inaŭguro de la memorejo okazis la 10-an de majo 2005.


Strukturo

Sur ondoforma areo staras 2711 grizaj steleoj el speciala betono en paralelaj vicoj. La steleoj egalas unu la alian per la areo de sia bazo, sed tre varias iliaj altecoj (inter 0 kaj 4,7 metroj rilate al la ĉirkaŭanta piedovojo). Inter la steleoj la vizitantoj povas trairi sur vojetoj 0,95 metrojn larĝaj.

Subtera muzeo, nomita informejo ("Ort der Information"), enhavos liston de la nomoj de ĉiuj viktimoj.


Eksteraj ligiloj

greke http://www.holocaust-mahnmal.de greke http://www.heise.de/tp/r4/artikel/20/20050/1.html greke http://www.zdf.de/ZDFxt/module/holocaust greke http://dipbt.bundestag.de/dip21/btp/14/14048.pdf greke http://j.nadroj.free.fr/holocauste1-.html greke Memorejo