Mempomorfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En kladistiko, Mempomorfo estas distinga anatomia karaktero, konata kiel deriva trajto (foresta en la lasta komuna praulo de la grupo), kio estas unika al difinita fina grupo. Tio estas, ĝi troviĝas nur en unu membro de klado, sed ne troviĝas en aliaj aŭ eĉ en ekstergrupa taksono, eĉ ne en tiuj plej proksime rilataj al la grupo (kiu povas estis specio, familio aŭ ĝenerale iu ajn klado).[1] Ĝi povas esti tamen konsiderata apomorfo rilate al ununura taksono.[2] Mempomorfo estas sinonimo de pli teknika termino "aŭtopomorfo" deriva el la grekaj vortoj αὐτός, aŭt = mem; ἀπό, apo = ekster; kaj μορφή, morfe = formo.

Notoj

  1. Futuyma, Douglas J. Evolutionary Biology. Sinauer Associaties, Inc., 3a eldono. 1998. Paĝo 95.
  2. Appel, Ron D.; Feytmans, Ernest. Bioinformatics: a Swiss Perspective. "Chapter 3: Introduction of Phylogenetics and its Molecular Aspects." World Scientific Publishing Company, 1a eldono. 2009.