Metroo de Seulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metroplano de Seulo

La Metroo de Seulo (koree 수도권 전철) estas unu el la plej ampleksaj metrooj konstruitaj en la mondo, etendiĝante tra Seulo, ĉefurbo de Sud-Koreio, kaj konektante ĉi tiun urbon kun la najbara Inĉon. Ĝi havas 282 kilometrojn distribuitajn en naŭ metrolinioj kaj oni ĉirkaŭkalkulas ke ĝi realigas ok milionojn da vojaĝoj ĉiutage. La linio 1 estis konstruita inter la jaroj 1971 kaj 1974, kaj ekfunkciis la 15-an de aŭgusto 1974. Post ĝi iom post iom konstruiĝis la aliaj linioj ĝis la jaro 2003. Malgraŭ ĝia longa kaj larĝa ampleksiĝo ankoraŭ oni entreprenas plurajn plibonigojn kaj pligrandigojn de la metroreto.

Vidu ankaŭ