Michael Jordan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Jordan

Michael Jeffrey JORDAN (naskiĝis la 17-an de februaro 1963 en Broklino) estas emeritiĝinta usona korbopilkisto. Ĝenerale konsiderita kiel unu el la (se ne la) plej talenta korbopilkisto el la tuta historio, li fariĝis unu el la plej efike merkatumitaj atletoj de lia generacio kaj estis perinta famigita de la NBA (Nacia Korbopilka Asocio) tutmonde en la 1980-aj jaroj kaj 1990-aj jaroj.