Mihajlo Pupin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trapasa subtera poto de Pupin.

Mihály aŭ Mihajlo aŭ Michael Pupin serbe Михајло Идворски Пупин (4-a de oktobro 185812-a de marto 1935) naskiĝis en Hungario, en Temes (reĝa departemento) apartenanta al la serba minoritato. Li frue migris al Usono, kie li inventis Pupin-poton. Lia nomo memstariĝis en la telekomunikado. Oni uzas: pupinado, pupinita kablo, pupinpoto.

La longa kablo havas rezistancon, tial signoj de la voĉo mallaŭtiĝas. Pupin teorie metis bobenon en seria konekto kun la kablokonduktilo. La bobeno ricevis feran ŝirmaĵon, kies formo estis poto. La submaraj kabloj havas itinere nodojn, kiuj estas pupinpotoj. Estas grave volvonombro de la bobeno, krome distanco inter du pupinpotoj.

Eksteraj ligiloj