Mileva Marić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mileva Maric

Mileva Marić (Titel, 19-an de decembro 1875- Zuriko, 1948) matematikistino, fizikistino, unua edzino de Albert Einstein.


Ŝi vizitis gimnazion ekde 1885 en Szabács (Šabac) poste enZagrebo, sed la lastajn jarojn finis ŝi en Svislando. Post tio ŝi ekstudis en la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio en Zuriko, kie ŝi konatiĝis kun posta edzo Albert Einstein. Ŝia diplomlaboro traktis termodinamikon.

Ŝia rilato al Einstein, supozita kunlaboro pri projektoj estas hodiaŭ diskutita. Oni konas 54 leterojn de ili, kies plimulto estas amleteroj, sed ekzistas ankaŭ fakaj leteroj (ĉefe pri termodinamiko).

En 1901 Mileva gravediĝas, sed Einstein tiam ne povis akiri laboron, ili ne geedziĝas, Mileva hejmeniras kaj naskis la bebon. (Familio de Einstein - ĉefe lia patrino, Pauline - kontraŭis la rilaton.)

En 1902 naskiĝis la komuna infano, nomumita Lieserl (pri la plua sorto de la infano oni ne havas certajn informojn). Ili geedziĝas en 1903 kaj en 1904 naskiĝas la filo Hans Albert. Unu jaron poste Einstein publikigas la specifan relativan teorion. Tiam ili vivas, laboras kune kaj certas, ke ŝi helpis lian laboron.

Ekde 1911 la geedziĝo malboniĝas, Einstein havas multajn laborojn kaj plenumas pli kaj pli da tempo kun duagrada pli juna kuzino Elsa. Pli poste Mileva revenas al la Vojevodio kaj sen interkonsento de la edzo baptigas la filojn, Hans Albert kaj Eduard (Einstein estis juddevena).

Ili divorcas en 1919 kaj tiam Einstein ofertas en la divorca teksto por Mileva sumon de la Nobel-premio (aljuĝita en 1921)!

Ŝi kaj Einstein volis komune publikigi artikolon pri kapilara tubeco, sed finfine aperis nur sub nomo Einstein en Annalen der Physik.

Alia artikolo traktas pri fotoelektra efiko per termodinamikaj deduktoj, kiun faris plej verŝajne Mileva.