Milico

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Milico estas ofte volontula militistaro destinita nur por defendo de nacia teritorio, kontraste al la konstanta armeo. Milicoj ofte estas paramilitfortoj, kiuj ne formas parton de la ordinaraj militfortoj de ŝtato.

En la landoj de la iama sovetia bloko, milico estis la organizaĵo, kiu zorgis pri publika ordo, rolo simila al tiu de polico.

Historio

En la mezepoko, komunaj milicoj en Francujo distingiĝis en la batalo de Bouvines. Flandraj komunumaj milicoj militis en la batalo de Courtrai en 1302. Dum la Hispana Enlanda Milito milicoj ludis gravan rolon ĉefe en la unua jaro de la milito en la respublika flanko.