Millerovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Millerovo (ruse Миллерово) urbo en Rostova provinco de Rusio. Fondita en 1786, ĝi ricevis statuson de urbo en la jaro 1926. La urbo situas ĉe rivero Glubokaja (Глубокая), 218 kilometrojn norden de Rostov-na-Donu. Grava fervojstacio kaj nodo de aŭtovojoj.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 60424.

La interurba telefona kodo estas 86315, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

La urbon fondis kazaka armeestro Ivan MILLER en 1876 kiel malgrandan loĝlokon, kie staris lia domo kaj bieno. La setlejon li nomis Millerovo, laŭ sia familinomo. Fine de la 19-a jarcento tra la loko oni konstruis fervojon, kio kaŭzis drastan aktiviĝon de loka vivo. En Millerovo estis prilaborata plejparto de nutro-produktoj, kolektataj en areoj ĉe Don kaj parto de Ukrainio.

Nuntempe en la urbo funkcias kelkaj uzinoj (produktas mekanismojn por agrikulturo, gumaĵojn ktp.).

Dek mezlernejoj, muzika lernejo por infanoj.

Ligiloj

greke Monumentoj de Millerovo: fotoj de 2000-2003 jaroj greke Impresoj pri Millerovo de aliurbaj vizitintoj (ru)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.millerovo.ru