Monstroj (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Monstroj (angle Freaks) estas horor-filmo de 1932 pri aktoroj en cirkaj kromspektakloj, reĝisorita kaj produktorita de Tod Browning.

La filmo baziĝis sur rakonto (angle titolita Spurs) de Tod Robbins. La reĝisoro Tod Browning alprenis la esceptan decidon aktorigi realajn homojn kun misformaĵoj kiel la filmtitolajn "monstrojn", anstataŭ uzi kostumojn kaj ŝminkadon, kio okazisgis longdaŭran polemikon pro supozite maldeca utiligado de kripligitaj homoj. En antaŭa periodo de sia vivo, Browning membris en vojaĝanta cirko, tiel ke granda parto de la filmo venis de liaj personaj spertoj. Li intencis prezenti la klasikan moralon, laŭ kiu ekstera beleco ne nepre egalas al interna beleco.