Montecristo
Montecristo (itale Isola di Montecristo) estas unu el la Toskanaj insuloj en la Tirena maro. Ĝi apartenas al provinco Livorno.
La insulo havas la surfacon de ĉ. 10 km², situas 45km sude de Elba. Ĝia ŝtonaĵo estas granito, plej granda pinto altas 645 m. La plantaro estas ĉefe makiso. Sur la insulo loĝas nur gardantoj.
Gravaĵoj
- La insulo estas naturprotekta areo ekde 1971, vizitebla nur per permesiloj, precipe pro scienca esploro.
- Ruinoj de mezepoka monaĥejo
Notoj
- la pli maljuna Alexandre Dumas nomumis per la insulo-nomo la heroon de sia plej populara romano, la Grafon de Monte Cristo.