Monticello (Virginio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monticello

Monticello (itale "monteto"), proksime de la urbo Charlottesville en la usona ŝtato Virginio, estis la kampara bieno de Thomas Jefferson, la 3-a prezidanto de Usono kaj aŭtoro de la Usona Deklaro de Sendependeco. La bienan vilaon li mem planis en klasikisma stilo. Kune kun la universitato de Virginio, kies centran konstruaĵon same planis Thomas Jefferson, la organizaĵo UNESKO en 1987 deklaris la bienon Monticello monda kultura heredaĵo.