Mormona Ekonomia Kolegio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Mormona Ekonomia Kolegio (angle LDS Business College) estas dujara kolegio en Sallaga Urbo, Utaho, fokusita pri trejnado de studentoj rilate al komercado, ekonomio kaj industrio. Ĝi estas propraĵo de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj kaj funkcianta sub la Eklezia Eduka Sistemo kaj partnero de la Universitato Brigham Young, laUniversitato Brigham Young-Idaho kaj la Universitato Brigham Young-Havajo. La programoj de la kolegio inkluzivas librotenado, informadika teknologio, oficeja teknologio kaj programoj pri medicino.