Mountain View (Kalifornio)
Mountain View [MAŬNten vju] estas urbo situanta en norda Kalifornio en Usono. Ĝia nomo signifas angle "monta vidaĵo". La loĝantaro (2000) estis 70.000 homoj.
William Shockley fondis la firmaon Shockley Semiconductor en Mountain View en la jaro 1956. Post jaroj, de tiu bazo, kaj ankaŭ pro la influo de la proksimeco de la Universitato Stanford, Mountain View fariĝis grava teĥnologia centro de la Silicia Valo.
Multaj alt-teĥnikaj firmaoj fondiĝis en Mountain View. Inter ili troviĝas:
- Adobe
- AOL
- meebo
- Microsoft
- Encarta
- Fondaĵo Mozilla
- Nokia
- Pinnacle Systems
- Red Hat
- Symantec
- VeriSign
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retpaĝo de la urbo (angle)