Movado por la Socia Evoluo de Nigra Afriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Movado por la Socia Evoluo de Nigra Afriko (france Mouvement pour l'évolution sociale de l'Afrique noireMESAN), estis naciista, kvazaŭreligia polikita partio, kiu celis aserti nigran humanecon kaj subtenis la sendependiĝon de Oubangui-Chari, tiam francan kolonion. La partio, kiu origine devis funkcii kiel polikita movado, estis fondita de Barthélemy Boganda en Banguo (poste ĉefurbo de la Centrafrika Respubliko) la 28-an de septembro 1949, por konekti "ĉiujn nigrulojn de la mondo".

David Dacko forigis la movadon la 24-an de novembro 1979, kaj anstataŭigis ĝin per la Centrafrika Demokrata Unio.