Pluretaĝa parkumejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parkejo kun ramplo

La multetaĝa parkejo (aŭ parkeja domo, alt-garaĝo) estas pluretaĝa konstruaĵo, en kiu povas parki (haltiĝi) aŭtomobiloj, motorcikloj. La parkejaj domoj estas konstruitaj plej ofte en la intern-urbaj partoj de urbegoj, kie mankas ejoj por surstrata parkado. Ili estas plej ofte pagodevaj, kamera-kontrolitaj ejoj. Malofte, lifto liveras la aŭtomobilojn en la difinitan parkejon.

La unua multetaĝa parkejo estis konstruita proksime al la Piccadilly Circus - malfermita la 5-an de majo 1901 - en Londono, kiu havis 7 etaĝojn. La multetaĝaj parkejoj disvastiĝis parte en la 1920-aj jaroj en Usono kaj Okcidenta Eŭropo. la forta disvastiĝo okazis per eksploda evoluo de la aŭtomobilismo, ekde la 1950-aj jaroj.

La plej nova evolua tendenco estas la tutaŭtomataj parkejoj, kie oni devas starigi la aŭtomobilon en boksejon kaj la sistemo, lifto liveras la aŭtomobilon en la konvenan ejon.