Mykineshólmur
Mykineshólmur estas insuleto de Ferooj kun areo de 45 hektaroj, okcidente de insulo Mykines, de kiu dividas ĝin mallarĝa kaj profunda markolo Hólmgjógv.
Birdaro[redakti | redakti fonton]
Sur klifoj de Mykineshólmur nestas sulo-kolonio, la sola sur Ferooj. La suloj restas tie de fino de januaro ĝis mezo de novembro.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
En 1909, oni konstruis lumturon sur okcidenta pinto de la insuleto, kiu estas la plej alta punkto de ĝi. Mykineshólmur kaj Mykines estas interligita per piedirebla ponto, arkante en alto de 35 m super la Hólmgjógv.